House President Václav Havel Pub Church Cave

H R Č A V A

Civito, kiu havas kion proponi al turistoj.

Vi bone faris, ke vi vizitis tiun ĉi retejon. Ĵus vi renkontis eksterordinaran civiton, kiu pro sia juna kaj kortuŝa historio, pro multaj interesaĵoj, rimarkindaĵoj, kuriozaĵoj kaj multaj „plej“ enkadre de la Ĉeĥa Respubliko, enskribiĝis en la subkonscion de la civitanoj de Ĉeĥio kaj ankaŭ de amaso da fremduloj. Nun vi povas konatiĝi kun la plej kompleta priskribo de tiuj realaĵoj.

Dependas de vi, kio vin interesas. Ĉiukaze vi faros bone, se vi kredos ne ĉion kaj se la retejo vin logos veni kaj konvinkiĝi, kiomgrade veras, kio estas skribita.

Post vizito de Hrčava vi certe revenados kun plezuro kaj venigos ankaŭ viajn amikojn kaj konatojn.

Ĝis la nuna tago vi povas trovi en diversaj TTT-ejoj milojn da informoj pri Hrčava. Sed krom kelkaj referencoj al gazetaraj artikoloj temas nur pri mencioj pri la vilaĝo aŭ fragmentaj informoj, ofte kopiitaj el ĉi tiu retejo, kiun vi ĝuste nun legas. Dum la ekzisto de tiu ĉi retejo ne aperis nova informo, kiu povus la retejon riĉigi, do ĉi tie vi trovas la plej kompletan informaron.

Se vi klakos al iu ajn bildo en la teksto, ĝi grandiĝos, se vi klakos al la ikono „maksimumigi“, vi ricevos la maksimuman kvaliton.

Aŭtoro de tiu ĉi retejo estas Karel Karpecki el Jablunkov. La aŭtoro petas ĉiujn, kiuj havas pliajn informojn pri Hrčava, sciigi ilin al li. Li estas ankaŭ aŭtoro de fotoj, se ne estas indikite alie. La retejo estas privata posedaĵo de la aŭtoro, ne la oficiala retejo de la vilaĝo. La enhavo estas posedaĵo de la civitano Karel Karpecki kaj plia disvastigado sen lia permeso estas kontraŭleĝa.

Ret-poŝto: karelkarpecki@gmail.com

Vi povas skribi al li.

Grafika aranĝo Miroslav Filipec.

La retejo ekzistas ekde la 19-a de marto 2001.

La lasta ĝisdatigo 10. 1. 2022.

Al la uzantoj servas ankaŭ la angla traduko de kelkaj ĉapitroj pri Hrčava ekde marto 2006 kiel unua civita en la regiono Jablunkov.

Mapo au avia foto Indiku Hrčava.

Al Esperanto tradukis Miroslav Malovec el Brno en 2011.